Kiel pomo ruĝe ridas, alte, alte, arbopinte, kiun ĝardenist' ne vidas, iras for ĝin forgesinte, aŭ li vidis ĝin, sed vane, li ĝin ne atingis mane... — — — — — — — — Kiel hiacint' montara, kiun per piedo dure tretas la paŝtist' barbara, ke l' petaloj, la purpure ruĝaj, kiuj brilis pompe, estas velkigataj rompe... — — — — — — — — Vesperstelo, vesperstelo, ĉion, kion dise ŝutis la Aŭror' de fajra helo, rekondukas via gvid': estas kondukataj hejmen la ŝafido, la kaprid', kaj ĉe via ilumino estas kondukata disde sia panjo la filino. — — — — — — — Ho feliĉa viro, jen, plenumiĝis via deziro, ĉar via jam la knabineto, por kiu ardis en vi la morda febro de am'. — — — — — — — — Virgineco, virgineco, de mi kien vi foriras? — Al vi neniam mi plu revenos, al vi neniam... |